MuLiMob
Multlingveco kaj movigemo


Financata de la Europa Komisiono kadre de ties programo IST (Inform-Sociaj Teknologioj), la projekto MuLiMob celas ekspluati la lingvan kaj kulturan diversecon de Europo akcelante plurlingvajn kaj plurkulturajn servojn kaj aplik-programojn por movigemaj uzantoj kaj laborantoj, diskonigante informoj pri aktualaj kaj potencialaj evoluoj kaj identigante bezonojn pri esplorado. Kiel bazon de sia laboro, gi uzas la kuntekston kaj bezonojn de la muzik-industrio.

MuLiMob ambicias uzi la lingvan kaj kulturan diversecon de Europo kiel amplifikilon de la merkato pri movig-faciligaj servoj, demonstri la gravecon kaj eblajn aplikojn de plurlingveco en la senfadena medio, prikonsideri evolu-metodojn kaj teknologiajn au entreprenajn modelojn, kaj malalaltigi la barilojn nuntempe malhelpantajn ekspansion en la koncerna merkato, plibonigante interfunkci-kapablon kaj malfermitecon.

Cefaj celoj de la MuLiMob-projekto estas plikonsciigi la komunumon de senfadena komunikado pri la problemaro de plurlingvaj kaj plurkultural servoj kaj aplikoj, stimuli rapidan akcepton de novismaj ideoj tra la tuta valor-aldona ceno de la koncerna ekonomia sektoro de movig-faciligaj servoj profite al facile uzeblaj kaj moder-kostaj plurlingvaj servoj por movigemaj uzantoj kaj laborantoj, kaj identigi la demandojn kaj problemojn kie estas bezonata plua esplorado kaj pliaj aplikoj kaj solvoj.

La MuLiMob-projekto estas kune portata de kvin spertoplenaj kaj entuziasmaj mal- au mez-grandaj firmaoj:

Musiwave el Parizo - unu el la plej gravaj europaj provizistoj de muzikaj kaj distraj senfadenaj servoj, aktiva en 14 landoj de Europo, Oceanio kaj (tra sia HongKonga filialo) Azio;

RandomOne el Barcelono - specialisto pri senfadena merkatika komunikado, kreanto de novaj konceptoj kaj disvolviganto de programaroj por uzanto-centraj servoj;

PlusConnect Telecom Ltd - Wireless Around People el Londono - retokrea ento por la senfadena industrio, organizanto de konferencoj tra la tuta Europo, fake sperta pri senfadenaj aplikoj kaj teknologioj;

Crammed Disks el Bruselo - kreema kosmopolita kaj multkultura sendependa muzik-firmao, eldonisto, surmerkatigisto kaj reklamisto de artistoj el la tuta mondo en pli ol 30 landoj;

Hélène Abrand Consulting el Parizo, elpensinto kaj gvidanto de la projekto -internacia konsilista firmao pri novaj amaskomunikiloj, kunlaboranta kun europaj institucioj kaj artokreaj industrioj, havanta sperton kaj kontaktoreton precipe en Europo kaj Japanio.

Cu VI volas aligi al ni ?
Cu VI volas partopreni niajn konferencojn kaj laborkunvenojn ?
Cu VI volas pli da informoj pri MuLiMob ?

Se jes, bonvolu kontakti nin ce www.mulimob.org

www.esperanto.net